piątek, 27 lutego 2026

Rememoro ke mi havas blogon :)

 Saluton!

Post kelkaj semajnoj mi vojagxas al Graz, Auxstrio. Mi partoprenos en Universala Kongreso de Esperanto. Estos bone ekvidi malnovajn amikojn kaj ekkoni novajn. Bedaurinde mi ne konas lokajn geesperantistojn. Eble iu helpos al mi. 



piątek, 28 września 2012

Tempo kuras...

La tempo kuras rapide kaj mi ecx ne rimarkis, ke 3 jaroj trapasis de tempo kiam mi skribis unuan fojon. Multe alia estas nun nia esperanta grupo en Lubusxa regiono.

poniedziałek, 20 kwietnia 2009

Sur stilzoj - kial?

Saluton!
Kiel mi nomigxis blogon "Sur stilzoj"? Cxefe tial, ke starante sur stilzoj mi povas vidi pli multe, malproksime. Estas ankaux dua kauzo, sed pri tio mi nun silentas. Ekpensu vi mem!
En mia cxirkauxajxo mi havas nur unu esperantan amikon, do mi devas stari alte por vidi kio okazas en Esperanta Mondo?
Kion mi nun vidas? Mi vidas okazon por partopreni UK-on en Bialistoko. Mi provis aligxi, sed malsukcese, cxar mi malfruigxis kun pagado. Nun prezo estas stupide alta por pagi tiel multe nur por eniro al kongresejo. En kongresa urbo mi certe estos, cxar kiel felicxulo, mi havas familion tie kaj mi logxos cxe ili. Mi esperas renkontigxi kun kelkaj personoj konataj de mi per reto.